Mi streĉas
Hodiaŭ mi iris al la kafejo kiun mi kutime antaŭ la pandemio iris, sed en ĝi ne plu laboris la kelneroj kiujn mi post pli da kvin jaroj konis, kaj tiu iomete sombrigis min. Kaj mi nun iomete pensas ke mi faris ion stultan, mi ne devis iri al la publekejoj pro la kronviruso, kvankam la kafejo ankaŭ estis plena. Sed mi esperas ke mi ne infektiĝus. Mi ne scias plu pri kio mi povas paroli, mi iomete ankaŭ estas malgaja, ĉar mi ne povas diligente lerni Esperanton. Kiam mi legas librojn en Esperanto, mi komprenas malmulte kaj mi scias malmulte da vortoj, kaj tiu sentigas min malbone kaj mi ne ŝatas tiun, sed mi ŝatas la lingvon kaj mi preferas daŭri la uzadon de Esperanto eĉ se mi ne vere estus flua, sed eble en estontaj jaroj mi malrapide kaj iom post iom pliboniĝus, mi ne scias, ĉar legi Esperante de libroj estas multe strange.
Hodiaŭ ankaŭ mi pensis pri mafioj kaj danĝeraj grupoj kaj gangsteroj. Nun mi volas kompreni ke kial ili fariĝas kaj pri kio ili daurigas siajn aktivecojn? En mia lando la tuta reĝimo estas iel mafio kaj gangsteroj kioj fakte rilatas kun aliaj gangsteroj kaj mafioj tutmonde, kaj ili ne uzas la monon de la lando por la lando, sed ili uzas ĝin por si mem, kaj ili investas ĝin en aliaj landoj kaj ili uzas multe da monlavadon, kaj ili uzas multajn artifikojn por eliri la monon al aliaj landoj kaj ili uzas la monon por terorismaj agoj, kaj tiel homoj nun estas koleraj al ili sed ili estas potencaj kaj ankoraŭ neniu povas kontraŭstari ilin, sed mi pensas ke kial ili estas? Ĉu la homoj mem estis la kialo por tiu rezulto ke la registaro nun estas tiom da potencoj ke ĝi povas fari ĉion, kion ĝi volas, senzorge pri popolaj voloj? Kaj ili sufiĉe mortigis multe da homoj dum iliaj kvardek jaraj regadoj, kaj mi koncernas ke ili mortigus mi mem ankaŭ, se ili konstatus ke mi nun ĉi tiujn skribas? Mi ne scias, tiu estis eble naiva, sed mi volas esti honesta kaj diri kion mi jam havas en mia menso. Tiu iom ekscitigas min. mi volas esti trankvila kiam la mondon kontrolas tiuj mafioj, sed mi devas diri ke mi ne estas certa, komprenbel mi estus malprava kaj la mondo ne havas ian ajnan kontroladon, sed tiuj koruptecoj ne devas esti en la mondo kaj ian ajn socio. Mi scias ion, mi scias ke ekde la unue, la mondo fakte ne organiziĝis bone, kaj eĉ saĝuloj estis akceptitaj kun ĉio kio estis ofta en socio kaj ili kategoriis la aferojn per bono kaj malbono, sed ankoraŭ mi ne konas iun tiom bone ke povas skribi la tutan organizaĵon per logiko kaj taŭga maniero por vivi, la lastaj uloj nur konis la aferojn kiujn homoj jam estis spertitaj, kaj ili uzis konceptojn kiujn homoj ofte havis kaj uzis en la mondo, kaj dum la vivo. Do, mi ne vere scias, eble Nietsche estas la plej taŭga ulo kiun mi konas, mi eĉ ne ŝatas komunismon. Kaj mi scias ke mi skribas malbone, kaj homoj irinie kaj mokade iel rimarkas mian malmultsciadon al mi, sed mi devas diri, eble iam, mi povus trovi sufiĉe bonan manieron por diri la aferon pli bone, kaj eble la punkto de aliuloj al mi, ne estis tiel, kiel mi estis pensinta.
Comments
Post a Comment